Per la amo | 에스페란토로 듣는 해바라기의 사랑으로

Per la amo | 에스페란토로 듣는 해바라기의 사랑으로

La rondo Amuze (grupo de koreaj kantŝatantoj-esperantistoj sub la gvido de Amira CHUN) dediĉas ĉi tiun virtualan kunlaboraĵon al la 161a Zamenhofa Tago en 2020 Per la amo Verkis & komponis LEE Juho Tradukis & Muntis CHOE Taesok Per la amo Dum mi vivas en ĉi tiu mond', unu plia estas afer' Kvankam staras mi sur la venta preri', la solecon ne sentas mi Sed se falas eĉ unu pinglo de pin', tuj aperas larma flu' En brulantaj varmaj koroj de ni releviĝas la suna radi' Ho, per ĉiame senŝanĝa am', per eterna amo de ni, etendante manojn al mallumej', lumigos ĝin ni Dum mi vivas en ĉi tiu mond', unu plia estas afer' Kvankam staras mi sur la venta preri', la solecon ne sentas mi Sed se falas eĉ unu pinglo de pin', tuj aperas larma flu' En brulantaj varmaj koroj de ni releviĝas la suna radi' Ho, per ĉiame senŝanĝa am', per eterna amo de ni, etendante manojn al mallumej', lumigos ĝin ni Ho, per ĉiame senŝanĝa am', per eterna amo de ni, etendante manojn al mallumej', lumigos ĝin ni #Koruso Amuze #Amuze 합창